Lucia gvidos vin vidi la memorhalon de la Viktimoj en Nankina Masakro Farita de Japanaj Invadantoj en reto

Publikigita: 2020-09-04 21:28:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la 15-a de aŭgusto ĉijare estas la 75-a datreveno de milit-malvenko de Japanio. La japana registaro okazigis "Nacian Memorigan Ceremonion por la Mortintoj" en Tokio. Japana imperiestro Naruhito ĉeestis la ceremonion, faris profundan memekzamenon en sia parolado, kaj preĝis, ke la milita katastrofo ne okazos denove.

Hodaŭ estas la 3a de septembro, la 75a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Kontraŭjapana Rezistmilito kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Por memori la historion, por elvoki la memoron pri la viktimoj kaj preĝi por paco, hodiaŭ mi venas al la Memorhalo de la Viktimoj en Nankina Masakro Farita de Japanaj Invadantoj kaj gvidos vin vidi la memorhalon en reto.

Vidu la nombron, 300 000, kiu signifas ke 300 000 homoj mortis pro la masakro farita de japanaj invadantoj.

La prezento de memorhalo havas ses ĉefajn partojn, ili estas homa katastrofo; la situacio antaŭ la falo de Nankino; la japana invado en Nankino kaj la ĉinaj defendantoj en la defendo de Nankino; Nankino—

"vivanta infero" sur la tero; internacia sekureca zono ne estas sekura; proceso pri la japanaj militkrimuloj respondecaj pri la Nankina Masakro.

Ĉi tie oni ĉefe prezentas la historiajn faktojn pri masakro, kiun faris japanaj invadantoj en Nankino de decembro 1937 ĝis januaro 1938. Fotaro, objektoj, videaĵoj ktp, ili plene elmontras la abomenindajn krimojn faritajn de la japana armeo en Nankino.

Komence, kiam la japana militistaro lanĉis sian kompletan agresan militon kontraŭ Ĉinio, ĝi jam planis atakon kontraŭ Nankino, la ĉefurbo de Ĉinio tiam, kaj prenis la atakon kontraŭ Ŝanhajo kiel la unuan paŝon ataki Nankinon. Post la falo de Ŝanhajo, la japanaj trupoj dividiĝis en tri grupojn kaj atakis Nankinon. La japanaj amaskomunikiloj rapidis raporti pri la batalo kaj instigi la japanajn oficirojn kaj soldatojn pri gloro, kaj la japana popolo ankaŭ furiozis kaj subtenis la frontajn trupojn okupi Nankinon. La japana armeo sinsekve invadis kaj okupis Suzhou, Wuxi, Changzhou, Jiangyin, Zhenjiang, Huzhou, Si'an, Guangde, Wuhu kaj aliajn lokojn.

La 20an de novembro 1937 la nacia registaro anoncis, ke ĝi translokigos sian ĉefurbon al Chongqing, kaj samtempe formulis planon por defendi Nankinon. Tang Shengzhi estis nomumita kiel la komandanto de la garnizono kaj pli ol 100 000 soldatoj estis alsenditiaj por gardi Nankinon. La 1an de decembro la japana ĉefstabejo donis ordonon ataki Nankinon, kaj japanaj trupoj el ĉirkaŭ 200 000 militistoj lanĉis "vetkuron" por kapti Nankinon. La ĉinaj defendantoj elluktis senesperan batalon kun la bone ekipita japana armeo. La 13an de decembro Nankino falis.

Post la japana okupo de Nankino, ili kreis ekstreman teruron, sendistinge mortigis lokanojn, kaj masakris pli ol 300 000 senkulpajn civilulojn kaj kaptis soldatojn. La japana armeo ankaŭ bruligis kaj detruis trionon de la konstruaĵoj en Nankino grandskale. La praa ĉefurbo Nankino suferis senprecedencan katastrofon, kiel infero sur la tero.

Sojle de la falo de Nankino, dekoj da eksterlandanoj kaj granda nombro da kuraĝaj ĉinoj riskis siajn vivojn kaj restis en Nankino. Ili uzis sian specialan statuson kiel ŝtatanojn de la neŭtralaj landoj kaj membrojn de la Ruĝa Kruco por krei internaciajn sekurecajn zonojn kaj rifuĝejojn por protekti la vivon de rifuĝintoj. Ili faris grandegajn kontribuojn en la protektado de posedaĵoj de civiluloj, protestojn kaj malhelpadon de japanaj abomenaĵoj. Ilia nobla humanitara spirito ĉiam estas memorata de la mondo.

Por batali kontraŭ japana imperiisma agreso kaj savi la ĉinan nacion de danĝero, la ĉina popolo leviĝis por la 14-jara sang-rezistado. La 15an de aŭgusto 1945 Japanio estis devigita deklari senkondiĉan kapitulacon. La 9an de septembro de la sama jaro, la Ĉina Venka Ceremonio okazis en Nankino, kaj la Rezista Milito Kontraŭ Japanio gajnis historian venkon. Post la milito, la Internacia Milita Tribunalo de Malproksima Oriento kaj la Nankina Milita Tribunalo por Juĝo de Militkrimuloj ambaŭ faris juĝon pri la Nankina Masakro kaj konfirmis, ke la japanaj trupoj faris la krimojn de la Nankina Masakro.

Historio diras al ni, ke paco devas esti akirita post batalo kaj paco devas esti konservata. Nur kiam ĉiuj gardas kaj konservas pacon, kaj nur kiam ĉiuj memoras la dolorajn lecionojn de milito, paco povas esti esperema.

Konservi pacon estas respondeco, kiun ĉiu lando devas porti. Sen paco, konfliktoj kaj eĉ militoj daŭros. Ekonomia kresko, plibonigo de vivtenado de homoj, socia stabileco kaj interŝanĝoj de homoj fariĝos ĉio en vaneco.

Ĉinio certas marŝi sian propran vojon, bone administri siajn proprajn aferojn, pace kunekzisti kaj kunlabori kun aliaj landoj en la mondo por konstrui la human sortkomunumon kaj senĉese klopodi por krei pli bonan morgaŭon de la monda ekonomio.

Historio ne ŝanĝiĝos de la tempo, kaj faktoj ne malaperos pro lertaj lingvaĵoj. Ni firme memoras la historion, elvokas la memoron pri la viktimoj kaj preĝas por paco.

Amikoj, jen estas mia hodiaŭa programero. Mi atendas vin esprimi viajn dezirojn pri paco kaj fari komenton por ĉi temo. Por pli da informoj bonvole abonu la kanalon. Mi estas Lucia en Nankino, ĝis la venonta fojo.

Dividu