Gustumi kafon kun Lucia en la festo Kafa Junulara Tago 2020

Lucia Publikigita: 2020-10-15 09:50:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Centoj da kafistoj el pli ol 40 famaj, popularaj kaj specialaj kafejoj el la tuta Ĉinio faris kafojn en la Kafa Junulara Tago 2020 okazigita en Pekino.

Por seriozaj fervoruloj de la plej populara kafeina trinkaĵo en la mondo, vivo estas tro mallonga por malbona kafo.

“La Kafa Junulara Tago estis okazigita en la vigla komerca strato Wangfujing Dajie en Pekino, kiu promesis al la kafamantoj neperdeblan sperton,” diris aranĝanto de la okazaĵo Walking with Coffee, komerca amaskomunikilo kiu estis fondita en 2015 kun la origina nomo de Walking Coffee Map.

Pli ol 40 specialaj kafejoj kiel SOE, Cabo Coffee kaj Bitter Sweetie el la tuta lando preparis siajn proprajn rostitajn kafojn por la okazaĵo, kiu liveris al kafamantoj valoran ŝancon interŝanĝi siajn spertojn kaj siajn sciojn kun kafamantoj kaj kafistoj.

Krome, ankaŭ muziko, vino, arto kaj kreema kuirarto aperis en la okazaĵo.

Ni intervjuis Gao Xue, ĉefan organizanton de la okazaĵo, kiu estas sperta pri similaj okazaĵoj en la pasintaj du jaroj. Ŝi diris, ke ŝi esperas regule okazigi la aranĝon sur pli alta nivelo aŭ fari ĝin pli populara kiel la ĉina tradicia templa foiro.

Poste ni publikigos videan intervjuon kun Gao Xue.

Dividu