Tiramisuo — "Levu mian humoron"

Lucia Publikigita: 2021-01-12 19:44:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En pekino, Lucia kuiris bongustaĵojn por celebri la jarŝanĝon hejme kune kun ŝiaj familianoj.

En Bologna, Fabio faris surprizon speciale por Lucia. Kio la surprizo estas?

Jes, estas tipa itala dolĉaĵo Tiramisuo. Fabio diris, ke Tiramisuo ne nur estas dolĉaĵo, sed ankaŭ estas lia bondeziro por la jaro 2021. Ĉar la nomo Tiramisú en la itala lingvo, signifas “Levu mian humoron”. Fabio esperas ankaŭ, ke 2021 estu pli gaja, feliĉa kaj trankviliga jaro por ni ĉiuj.

Jen estas la videaĵo, ni esperas ke ĝi plaĉos al vi!

Dividu