Fakta Kontrolo: Mensogoj pri Xinjiang-rilataj demandoj kontraŭ vero

Lucia Publikigita: 2021-02-19 16:07:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

*Grandega mensogo: Ĉinio faris genocidon kontraŭ la ujgura etno

La tiama usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris, ke la ĉina registaro faris genocidon kontraŭ la ujgura etno kaj aliaj nacimalplimultoj.

Sed la fakto estas, ke la loĝantaro de la ujgura etno kreskis je 25, 04% de 2010 ĝis 2018. Tiu kresko estis pli rapida ol la hana de 2%. En 2019, la malneta regiona produkto de Xinjiang atingis 1, 36 duilionojn da juanoj de 919, 59 miliardoj da juanoj en 2014. La laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de ĉiuj etnoj en Xinjiang estis protektitaj.

Iu retano diris, ke okcidentaj amaskomunikiloj ĉiam ŝajnigis sin surdaj kiam ili alfrontis la veron.

*Fakto: Xinjiang ne grandskale malkonstruis moskeojn, sed plibonigis ilin

Iuj okcidentaj mediatoj fabrikis mensogojn pri Xinjiang, ke Xinjiang grandskale malkonstruis moskeojn kaj persekutis religianojn.

Sed la fakto estas, ke la nombro de moskeoj en Xinjiang tute povas plenumi la regulajn religiajn postulojn. Xinjiang-a registaro plu financas plibonigojn de la publikaj servoj de akvo, elektro, natura gaso, ŝoseoj, komunikado, radio kaj televido kaj bibliotekoj por moskeoj, kaj ke la kulturado kaj trejnado de komizoj plifortiĝis en Xinjiang. La islamaj institutoj kaj lernejoj varbas grandan nombron da studentoj ĉiujare. La skalo de studentoj kalkuliĝis al pli ol 3,000.

Iu retano komentis, ke Ĉinio jam diris multfoje, “Bonvolu veni al Xinjiang kaj vidi la situacion”, sed ili ĉiam ne venas.

*Grandega mensogo: La ĉina registaro malpermesas al eksterlandaj raportistoj iri al Xinjiang por raportado

Lastatempe, kelkaj mensogoj pri Xinjiang disvastiĝas. Unu el ili estas, ke la ĉina registaro malpermesas al eksterlandaj raportistoj iri al Xinjiang por raportado.

Sed la fakto estas, ke de la fino de 2018, pli ol 1 200 homoj el pli ol cent landoj vizitis Xinjiang. La raportistoj de la usona mediato NBC vizitis Xinjiang de la 3a ĝis la 7a de septembro, 2019; la raportistoj de la brita mediato BBC vizitis multajn lokojn de la regiono por raportado en decembro de 2020. Laŭ la ĉina leĝo, eksterlandaj raportistoj povas viziti Xinjiang por raportado, se ili obeas ĉinajn leĝojn kaj plenumas la formalaĵojn.

Iu retano komentis, “Okcidentaj amaskomunikiloj devas malfermi okulojn kaj rigardi siajn landojn, kiaj estas viaj landoj sub la kronvirusa epidemio? Vi ne devas fabriki plu mensogojn.”

Ĉu vi jam forgesis, ke vi ĵus venis Xinjiang lastatempe?

Amikoj, komentu al mi por lasu min scii viajn vidpunktojn.

Facebook: Ĉina Radio Internacia / Lucia Lee

YouTube: Comment with Lucia

Dividu