Mildigo de Malriĉeco: Propraj Misioj

Publikigita: 2021-03-09 15:10:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La batalo kontraŭ malriĉeco estas plej malfacila, kies rezulto devas nur esti venko.

Ĉina prezidanto Xi Jinping persone gvidis, komandis kaj kontrolis labatalon, kaj aranĝis la vojmapon de la batalo kontraŭ malriĉeco paŝon post paŝo. Tio donis direkton por venko.

Kun efektivigo de la sistemo de respondeco de plej alta gvidanto dum elradikigo de malriĉeco kaj la historie plej severa ekzameno, la sekretarioj de kvinnivelaj organizoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj grandnombro da partianoj kaj kadroj persistis en la origina sopiro, prenis proprajn misiojn kaj klopodis ĉe la unua fronto de la batalo.

Translokigo de malriĉuloj el lokoj de malicaj naturaj kondiĉoj estas la plej komplika projekto sur la vojo de mildigo de malriĉeco pro sia politika naturo, longa laboroĉeno kaj rilatoj kun diversaj departmentoj.

He Nanrong, estro de la partia filio de la KPĈ en la loĝkvartalo Huizejiayuan, gubernio Luodian, provinco Guizhou, diris, “Ĉijare ni translokos vin al nova domo.En la libera tempo , vi kaj la junuloj iros tien por rigardi ĝin.”

Sekretarioj de partiaj organizoj en la kvin niveloj sur provinco, urbo, gubernio, urbeto kaj vilaĝo persistis en la komuna aspiro kaj kune antaŭenpuŝis la laboron por bela vivo de loĝantoj en profundaj montoj.

Yuan Jianlin, sekretario de la partia komitato de la gubernio Qinglong, provinco Guizhou, diris, “Mi estas sekretario de la partia komitato de la gubernio, li estas sekretario de la partia komitato de la urbeto, li estas sekretario de la partia filio de la vilaĝo, kaj li estas la unua sekretario sendita de la provinca komitato. Mi promesas, ke ni ĉiuj estas ĉiam fidelaj al niaj vortoj kaj laboras kun vi reprezentante la partion. Ne maltrankviliĝu...”

Li Changfu, vilaĝano de la gubernio Qinglong, provinco Guizhou, diris, “Mi decidis transloĝiĝi ĉar mi finfine revenos al la gubernio.”

La partia komitato sur gubernia nivelo estas la ĉefkomandejo de la batalo kontraŭ malriĉeco de la loko. La unuaj respondeculoj de la partio kaj lokaj registaroj en 832 malriĉaj gubernioj de la lando kun kontinua persisteco kaj pacienco, prenis sur ŝultro respondecon de malriĉec-elimino, firme kaptis la taskojn kaj decideme elradikigis malriĉecon, por vere favorigi la lokon kaj riĉigi la lokanojn.

Zheng Xiaodong, sekretario de partia komitato de gubernio Pingli, provinco Shaanxi, diris, “Sub klopodoj de la tuta gubernio, ni decide gajnu ampleksan venkon de la batalo kontraŭ malriĉeco.”

Ĉu iu loko povas adiaŭi malriĉecon kaj riĉiĝi? La ŝlosila faktoro venis el partiaj filioj sur la fundamenta organizo. Dank’ al elekto kaj aranĝo de kapablaj gvidantoj de partiaj organizoj en pli ol 30 000 malriĉaj vilaĝoj, tieaj malfortaj kaj malstreĉaj statoj ŝanĝiĝis.

Liu Junliang, eksa sekretario de la partia komitato de la subgubernio Longquanguan, gubernio Fuping, provinco Hebei, diris, “Kadroj kaj partianoj la unuaj ŝanĝis sian agmanieron laŭ postulo.”

Pli kaj pli multaj respondecaj, spertriĉaj kaj junaj sekretarioj de partiaj filioj sur vilaĝa nivelo iris al la unua fronto kontraŭ malriĉeco, kiuj transformis la filiojn al fortaj batalaj fortikaĵoj.

Por venki la batalon, pli ol 3 milionoj da unuaj sekretarioj de partiaj organizoj kaj kadroj laboris en 128 000 malriĉaj vilaĝoj de la lando por fortigi la fundamentajn organizojn kaj solidigi bazajn kondiĉojn. Ili traktas ĉiajn demandojn gravajn kaj malgravajn en la vivo de la popolo kaj senigas la finan distancon por la granda venko de la grandioza elradikigo de malriĉeco.

Jiang Tingyi, filino de Jiang Haiquan, unua sekretario de partia filio de vilaĝo Jiashi, gubernio Danzhai, provinco Guizhou, ankaŭ direktoro de la Nacia Revizia Oficejo, diris, “Mia paĉjo jam ne akompanis min dum la Infana Tago en sinsekvaj tri jaroj. Li diris, ke li revenos hejmen kiam la infanoj en la montoj estos feliĉaj kiel mi.”

Sub persistado en gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj transformo de la politika kaj organiza avantaĝoj de la partio al faktoroj por venko, la kvinnivelaj partiaj sekretarioj faris gvidan rolon kaj la tuta partio akcelis decidan batalon kontraŭ malriĉeco. Tio eligis grandan forton kaj pentris ĉi tiujn varmajn kaj kortuŝajn mienojn de ĉinoj.

Dividu