La nova kvinjara plano de Ĉinio ellasis oportunojn por la mondo

Lucia Publikigita: 2021-03-17 21:59:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Skizo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado kaj la Longperiodaj Celoj ĝis la Jaro 2035 fariĝis la fokuso, ĉar analizistoj atendas, ke la disvolva plano de la dua plej granda ekonomio de la mondo injektos pli da certecoj kaj alportos novajn oportunojn al la mondo konsternita de la pandemio

Pilinio Innocenzi estas fama itala fakulo pri materiala scienco. Dum la pasintaj ok jaroj, li partoprenis en pluraj programoj de scienca kaj teknologia kunlaboro inter Ĉinio kaj Italio. Li diris, “Kiam mi laboris en Ĉinio, mi vidis la tutan procezon, ke la lando fariĝis granda scienca lando.”

Li diris ankaŭ, ke la kapablo pri planado kaj pensmaniero estas unu el avantaĝoj de Ĉinio, kaj li lernis multe de tio. La kvinjara plano estas ne rekta plano, sed gvidilo por ellabori longperiodajn celojn, precipe en kampo de scienco kaj teknologio.

En la periodo de la 14a Kvinjara Plano, Ĉinio metas disvolviĝon akcelatan de novigado sur elstaran pozicion. La vojo elektita de Ĉinio estas ĝusta, kio montras direkton por disvolviĝo en la estonteco.

Oni devas klopodi por kultivi en krizo novajn oportunojn. Nun estas tempo por malfermi novan situacion en scienco kaj teknologio. Sub la nuna situacio, la investo de Ĉinio en novigado estas ege grava, ĉu ne? Mi atendas viajn komentojn.

Dividu