Kuraci pacientojn anstataŭ enmiksiĝi en aferojn de Honkongo

Lucia Publikigita: 2021-03-24 20:48:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭe, ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Gurpo 7 publikigis la tiel nomatan deklaron, senbaze akuzante Pekinon pri “subfosado de la alta aŭtonomeco de Honkongo”.

Saluton, sinjoro ministro? Mi rekomendas al vi lerni, ke kio estas “unu lando, du sistemoj”.

La proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio diris, ke estas pure internaj aferoj de Ĉinio, ke la Nacia Popola Kongreso (NPK) amendis kaj plibonigis la elektan sistemon de Honkongo, kaj neniu fremda lando rajtas fari nerespondecajn rimarkojn pri tio.

Prefere rigardu, kiom da homoj mortis pro la novkronvirusa malsano en viaj landoj unue. Mi volas citi frazon de usona preizdento Biden, "Inter la mortintoj estis edzoj, edzinoj, gefiloj, geavoj, amikoj, najbaroj, junuloj kaj maljunuloj. Ĉiu forpasinto mortis ne nur pro la kronvirusa malsano sed ankaŭ pro izoliteco." Do, mi sugestas, ke se vi havas liberan tempon, uzu ĝin por certigi la sanon kaj sekurecon de viaj civitanoj anstataŭ fari ĉi tiujn enuigajn aferojn.

Dividu