Iuj okcidentaj politikistoj devas haltigi senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio

Lucia Publikigita: 2021-03-31 21:18:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la demokratia reformo, kiu komenciĝis antaŭ 62 jaroj, tute liberigis lokan popolon el feŭda politika subpremo kaj ŝanĝis la produktajn rilatojn de la malnova Tibeto, ebligante al 3,5 milionoj da tibetanoj sin liberigi de malriĉeco kaj havi novan vivon. Kiel brilaj estas tiuj atingoj, kaj kiel grandaj estas tiuj ŝanĝiĝoj!

Sed mi ne komprenas, kial iuj landoj kaj institucioj fabrikis kaj disvastigis mensogojn pri Xinjiang, Tibeto kaj Honkongo por kalumnii Ĉinion pri “kovrado de faktoj”.

Porparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris, ke Ĉinio konsideras la rajtojn pri ekzistado kaj disvolviĝo kiel primarajn kaj bazajn homajn rajtojn, kaj la afero de homaj rajtoj de Ĉinio kongruas kun ĝiaj naciaj kondiĉoj, servas al ĝia popolo kaj atingis rimarkindan progreson. Tio montras, ke la disvolva vojo de homaj rajtoj de Ĉinio estas irebla kaj utila.

Ankaŭ fakuloj diris, ke la emancipiĝo helpis ŝanĝi la lokan ekonomion per pliigo de la movebleco de la laboristaro, tiel ebligante fabrikojn kaj aliajn kompaniojn dungi lokanojn. Ankaŭ tio estas antaŭkondiĉo por reformoj en administrado kaj loka regado.

Mi multfoje vizitis Tibeton kaj babilis kun lokanoj. Mi spertis ĉiutagan vivon tie, kaj aŭskultis iliajn feliĉajn rakontojn. Do, sufiĉe por esti atestanto? Fakte ni ne bezonas zorgi pri antaŭjuĝo aŭ distordaj raportoj de iuj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj, kiuj delonge enmiksiĝis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj faris malverajn raportojn. Ni respektas la gazetaran liberecon kaj malakceptas senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio. Amikoj, mi volas scii pri viaj opinioj, bonvolu diri al mi!

Dividu