EU devas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio per racia rimedo

Lucia Publikigita: 2021-04-01 20:47:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, nun la pozicio de Ĉinio en la mondo plu altiĝos, kaj la EU devas trovi racian rimedon por plifortigi kunlaboron kun la lando, ĉu ne?

Sub la nuna situacio, kiam aliaj ekonomioj estas en recesioj aŭ kreskis je 1% aŭ 2%, Ĉinio starigis celon de kresko de la malneta enlanda produkto je pli ol 6% por 2021. La celo estas prudenta kaj praktika, multaj fakuloj kaj spertistoj tiele taksis.

Dewit Bernard, prezidanto de Belga-Ĉina Ekonomia kaj Komerca Komisiono diris, ke nun la kronvirusa epidemio ankoraŭ disvastiĝas tra la tuta mondo, kaj la celo de ekonomia kresko starigita de Ĉinio alportos pli da oportunoj por Eŭropo. Li diris ankaŭ, ke danke al kontinua kresko de la ĉina ekonomio kaj serio da rimedoj prenitaj de la ĉina registaro por plibonigi la popolan vivon, la ĉina merkato estos pli vigla, kaj tio ebligos al ĉinaj konsumantoj aĉeti pli multajn varojn el Eŭropo. Tial eŭropaj entreprenoj renkontos novajn ŝancojn.

Amikoj, ĉu vi volus scii, kiuj varoj el Eŭropo estas plej plaĉaj al ĉinoj, kaj kiom da varoj el Eŭropo povas esti troveblaj en Pekino, ktp? Bonvolu komenti al mi!

Dividu