Viruso ne konas landlimojn, vakcino ne havas ideologion

Lucia Publikigita: 2021-04-07 21:00:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, lastatempe ĉeĥa prezidento Miloš Zeman sendis al Ĉinio peton pri livero de kronvirusaj vakcinoj. Laŭ raporto de ĉeĥa ambasadorejo en Pekino, Ĉinio decidis tuj kontentigi la postulon.

Do, ĉu iuj okcidentaj politikistoj aŭ amaskomunikiloj refoje asertus, ke Ĉinio plifortigas geopolitikan influon per vakcinoj? Mi tre bedaŭras. Ni ĉiuj devas scii ke vakcinoj estas uzataj por savi la vivojn, viruso ne konas landlimojn, vakcino ne havas ideologion nek reprezentas iun ajn specifan politikan pozicion aŭ socisistemon. Mi kredas, ke la deziro protekti la homajn vivojn certe venkos ideologion kaj burokratismon. Mi volas citi vortojn de Jiří Ovčáček, proparolanto de la ĉeĥa prezidento, ke “Se iu specifa medikamento povas savi vunditojn, neniu zorgas pri ĝia origino. Savi vivojn estas prioritato de la mondo.”

Kaj amikoj, vi ne tro multe zorgas la vakcinanadan procenton en Ĉinio. Laŭraporte, ĝis nun 82,85 milionoj da dozoj estis inokulitaj en Ĉinio. Ĉinio altigis la tagan produkton de la kronvirusa vakcino de 1,5 milionoj da dozoj en la 1a de februaro ĝis 5 milionoj da dozoj nun, kaj liveris entute pli ol 100 milionojn da dozoj enlande. La jara produkto de vakcino de Ĉinio povas plene kontentigi la bezonojn de la tuta lando, laŭ la nunaj produktadaj aranĝoj.

Amikoj, ajna lando, kiu povas fari efikan vakcinon, rajtas fieri pri sia produkto. Vasta uzado de produkto en la mondo certe povas altigi reputacion de la lando, kaj tio estas tute natura, ĉu ne? Kio estas viaj opinioj, komentu al mi.

Dividu