EU ne devas perdi sian racion same kiel Usono

Lucia Publikigita: 2021-05-04 17:37:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fabio Massimo Parenti, vicprofesoro pri internaciaj rilatoj en la itala Instituto Medici, diris lastatempe en sia artikolo, ke Usono ne konsciis la krizon, kiun ni renkontas, nek starigis novan bazon por disvolvi pli vastan internacian kunlaboron. Male ĝi rigardas Rusion kaj Ĉinion kiel malamikojn, imputante respondecon nur al aliaj partioj.

En Anchorage kaj Bruselo, Usono reasertis, ke troviĝas agoj kontraŭ la homaj rajtoj en iuj landoj, kaj ili estas ĝiaj plej grandaj strategiaj rivaloj. Tiel Usono havas “racian” kialon por apliki sankciojn kontraŭ lokaj aŭtoritatoj kaj oficialuloj de Xinjiang. Spite al tio, ĉu troviĝas sufiĉaj pruvoj por tiuj akuzoj aŭ ne, iuj neregistaraj organizoj subtenataj de la usona Kongreso faris falsan raporton pri Xinjiang laŭ necertaj informoj kaj arbitraj juĝoj. Estas pli tragike, ke la EU fariĝis sekvanto de Usono. Parenti opinias, ke tio estas neracia agmaniero por la EU kaj ne konformas al ĝiaj ekonomiaj profitoj.

Usono kritikis situacion de la homaj rajtoj en Ĉinio por malhelpi disvolvadon de Ĉinio kaj malebligi ĝian influon sur la internacia komunumo. La EU ne devas perdi sian racion same kiel Usono.

Fronte al la disvastiĝanta kronvirusa epidemio, ni neniel devas dividi landojn per imperiisma ideologio aŭ akcepti diplomatian agadon, kiu celas forĵeti kunlaboron, nek devas rezigni nian komunan klopodon por traktado de la tutmonda socia kaj ekonomia krizo. Ĉu vi konsentas kun mi pri tio?

Dividu