Monda Asembleo pri Sano malakceptis proponon pri Tajvano

Lucia Publikigita: 2021-06-01 19:32:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de majo, la Ĝenerala Komitato kaj la plena sesio de la Monda Asembleo pri Sano (MAS) adoptis rezoluciojn respektive, malakceptante la proponon de iuj landoj pri partopreno de Tajvano kiel observanto en la MAS. Tio refoje montras, ke la principo de unu Ĉinio ne povas esti defiita, kaj ĉiu intenco defii ĉi tiun principon finiĝos per malsukceso.

Same kiel antaŭe, Tajvan-rilata propono ĉi-jare estis prezentita de landoj havantaj “diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano sub la instigo kaj subteno de Usono kaj iuj okcidentaj landoj. En ĉi tiu "jara farso", la "aktoroj" havis malsamajn fiintencojn. La aŭtoritatoj de la tajvana Demokratia Progresiva Partio havis sian kalkulon "serĉi sendependecon" sub la preteksto de la kronvirusa pandemio, dum iuj politikistoj en Usono kaj la okcidento intencis enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio per la tajvana demando. Tamen ili ĉiuj scias tre bone en sia koro, ke manipuli la Tajvan-rilatan proponon tute ne povas sukcesi, kaj estigi sensacion estas la sola afero, kiun ili povas fari.

Tajvano estas neforigebla parto de Ĉinio. Rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de la UN kaj Rezolucio 25.1 de la MAS liveris la juran bazon por ke la MOS obeu la principon de unu Ĉinio kaj agnoskis Tajvanon kiel parton de Ĉinio.

Amikoj, amikoj, amikoj, ne forgesu la fakton, ke landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, agnoskas, ke Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola legitima registaro reprezentanta la tutan Ĉinion.

Dividu