Ĉinio efektivigas sankciojn kontraŭ usona individuo pro religia demando

Lucia Publikigita: 2021-06-02 18:46:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio decidis enkonduki sankciojn kontraŭ Johnnie Moore, membro de la Usona Komisiono pri Internacia Religia Libereco, responde al la unuflankaj sankcioj de Usono kontraŭ ĉina oficialulo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris la anoncon merkrede, kondamnante la Raporton pri Internacia Religia Libereco 2020 de la Ŝtata Departemento kaj ĝian anoncon de la sankcioj.

La proparolanto diris, "La tiel nomata raporto, plena de ideologia antaŭjuĝo, ignoras la faktojn, senbride kalumnias la religian politikon de Ĉinio kaj grave intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio. Ĉinio firme oponas ĉi tion.

Zhao diris, ke Ĉinio decidis malpermesi al Johnnie Moore kaj lia familio eniri la ĉinan ĉefteron, kaj ankaŭ la honkongan kaj makaan specialajn administraciajn regionojn, ĉar Usono publike subtenis herez-sektajn organizojn kaj trudis unuflankajn sankciojn al ĉina personaro surbaze de mensogoj kaj falsaj informoj. Li aldonis, ke Ĉinio urĝas la usonan flankon korekti siajn erarojn, retiri la tiel nomajn sankciojn kaj ĉesigi intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de la tiel nomataj religiaj demandoj.

Amikoj, religio estas serioza temo, kaj religianoj ĝenerale kredas je la bono. Ĉiuj devas transdoni pozitivan energion anstataŭ disvastigi malverajn informojn.

Dividu