Kiel ni reagas al la rapida disvolviĝo de artefarita intelekto

Lucia Publikigita: 2021-06-15 20:36:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, mi estas Lucia en Pekino. Nuntempe la tutmonda ekonomio estas forte influita de la nova kronviruso, precipe en la kampoj de kulturo, turismo kaj konsumo. Samtempe la epidemio akcelas disvolviĝon de novaj teknologioj kiel artefarita intelekto, kiu povas anstataŭi laborforton en multaj pozicioj. Kun la alveno de la jara diplomiĝa sezono, la situacio de serĉado de laboro ŝajnas pli komplika. Ĉar la kandidatoj alfrontas konkuradon kun kaj homo kaj artefarita intelekto.

Laŭ plej nova taksado de la kompanio Nokia, ĝis 2030, pli ol 70% de laborpostenoj estos influitaj de artefarita intelekto.

Lastatempe Brita Sindikata Kongreso eĉ alvokis enkonduki novan leĝon por reguligi la aplikon de artefarita intelekto en aborejoj por protekti laborulojn.

Ankaŭ esploroj montris, ke la disvolviĝo de artefarita intelekto pli multe influos vilaĝojn ol urbojn, kaj eĉ grandigos la diferencon de evoluado inter la kamparaj regionoj kaj urboj.

Do la demando estas, kiel ni traktos tion?

La ĉina registaro faris bonajn respondojn. Ekzemple la grandskala uzo de interreto, granda datumaro, novigema vendado de agrikulturaj produktoj, ktp. Estas menciinde, ke ĝis novembro de 2020, pli ol 9,23 milionoj da homoj en Guizhou liberiĝis de malriĉeco, kio ŝuldiĝas ankaŭ al la aplikado de artefarita intelekto.

Sed estas evidente, ke robotoj kaj artefarita intelekto povas anstataŭi nur laborojn, kiujn faras homoj kun fundamenta edukiteco, kaj ne necesas tia maltrankvilo por postenoj postulantaj kreivan inteligentecon kaj socian inteligentecon kaj fizikaj laboroj bezonanta lertecon, ekzemple arta dezajnado, psikologia konsultado, instruistoj kaj similaj.

Amikoj, ĉu vi interesiĝas pri artefarita intelekto, kaj kiajn opiniojn vi havas pri tiu ĉi temo? Bonvolu komenti!

Dividu