Vegetarana restoracio en Pekino —— TYV

Lucia Publikigita: 2021-06-16 20:51:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La restoracio TYV estis fondita en 2020. La nomo estas akronimo de de la anglalingvaj vortoj “take your veggie”, reflektante la modestan kaj belan deziron de la fondinto-teamo: prenu bongustajn vegetalaĵojn.

En la pasintaj du jaroj pli kaj pli multaj junuloj konsciis la gravecon de vegetalismo kaj saniga manĝado, kaj ofte renkontiĝis pro la kreiva kulturo, kiun ĝi enhavas. Rigardu, la atmosfero de la restoracio estas alloga kaj mojosa, kun simplaj koloroj nigra, ligna kaj verda.

Hodiaŭ mi iros al la restoracio kaj interparolos kun la estro de la restoracio kaj gustumos la manĝaĵojn. Do unue, mi prezentos ŝin al vi, ŝia nomo estas Nafy.

Demando: Kial vi elektas vegetaranan manĝadon?

Respondo: Antaŭ kelkaj jaroj, mi eksciis multajn ideojn pri mediprotekto. Mi rimarkis, ke la vegetarana manĝado servas por protekti naturon, medion kaj bestojn. Laŭ mia opinio, tiu ĉi vivmaniero ne nur estas sana por mi mem, sed ankaŭ utilas al la socio.

Demando: Kial vi tenas restoracion?

Respondo: Do, antaŭ 9 jaroj mi fariĝis vegetarano. Ĝis la pasinta jaro, meze de la kronvirusa pandemio mi decidis establi vegetaranan restoracion. Ĉar la instruado pri vegetarana ideo estas longperioda, do, kiam mi liveras vegetaranan elekton al klientoj, ili nature ekhavas la ideon pri protekto de naturo, medio kaj bestoj.

Demando: Viaj planoj?

Respondo: Por la estonteco, mi planas fari pli multajn interŝanĝojn por dividi vegetaranan ideon per pli multaj rimedoj.

Dividu