Troa disvolvado de AI kondukos al la malo.

Lucia Publikigita: 2021-07-21 18:31:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj. Ĉe la fino de lasta epizodo, mi metis la demandon, “Ĉu ni devas disvolvi artefaritan intelekton sen limigo?” Kion vi pensas pri tio? Mia respondo estas NE! Kvankam artefarita intelekto multe helpas la homan socion, sed troa disvolvado de ĝi kondukos al la malo. -Unue, ju pli multe nin helpos artefarita intelekto, des pli multaj homoj fidos al ĝi. La homaro ne devas senlime fidi maŝinojn.

Artefarita intelekto neniam povas anstataŭi homojn. Sub iuj tre kompleksaj situacioj, artefarita intelekto sen mensoj ne povas pripensi la ĝeneralan intereson kaj fari la taŭgan decidon.

Due, tiu teknologio povas esti uzata de homoj kun malbona intenco. Hodiaŭ, la rimedo por ŝanĝi ies vizaĝon per artefarita intelekto jam estas tre matura, ke oni tre malfacile povas distingi ĝin nur per siaj okuloj.

Trie, kvankam tio estas iom nerealigebla, ekzistas la ebleco, ke artefartia intelekto ekhavos memkonscion kaj atakos la homaron. Ni spektis multajn filmojn kun similaj scenoj. Mi legis tian teruran intrigon. La libro diris, ke homoj ekspluatis inteligentan maŝinon kun presado kiel la sola tasko. En la komenco, ĝi funkciis bone. Sed iom post iom, ĝi ekhavis memkonscion. Kaj ĝi pensas, ke la homaro estas la sola obstaklo al ĝia tasko. Do, ĝi ekregis fabrikojn por produkti armilojn kaj batalrobotojn kaj fari genecidon al la homaro. Divenu, kio estas la fino? La maŝino sukcese ekstermis la homaron, kaj rekomencis sian taskon de presado. Se ĉi tio vere fariĝos realaĵo, la sekvoj estos katastrofaj.

Do, kion vi pensas pri artefarita intelekto? Donu viajn komentojn!

Dividu