Kial <The New York Times> freneza atakas la olimpikajn atingojn de Ĉinio

Lucia Publikigita: 2021-08-11 18:58:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La olimpika konkuresejo estas ne nur scenejo de sportistoj por memdefio, sed ankaŭ fenestro por montri la ampleksan forton de iliaj propraj landoj. Sed bedaŭrinde, ke ĉiam estas iuj amaskomunikiloj kun kaŝita intenco, kiuj neniam preterlasas okazon por montri sian naivecon aŭ eĉ neprofesiecon al la tuta mondo. Kiam la vigloplenaj sportistoj konkursis inter si, ĉiam estis bruado ekster la konkursejo.

Ekzemple, la ago de la novaĵ-agentejo Reuters vekis malkontenton de multaj retanoj. Ĝi uzis malkonvenan foton en sia raporto pri ĉina sportisto Hou Zhihui, ĉampiono de virina pezlevado de la 49-kilograma kategorio en la Tokiaj Olimpikoj. Srilanka retano komentis, “Ĉu vi ne havas aliajn fotojn por raporti ĉi tiun okazaĵon?”

Jen estas raporto de The New York Times en la 29a de julio, kun la titolo "La Unika Celo de la Ĉina Sporta Maŝino: La Plej Multaj Ormedaloj je Ajna Kosto", asertante, ke Ĉinio uzis "sportajn maŝinojn" por fari olimpikajn sportistojn, kiujn havas nur unu celo: gajni orajn medalojn.

Tom Fowdy, brita fakulo pri internaciaj rilatoj komentis, ke ne estas surprize, ke The New York Times publikigis tiel teruran artikolon. Ĝi reprezentas enecan kaj vastan tendencon de la usonaj amaskomunikiloj: raporti Ĉinion kiel eble plej negative.

Karaj amikoj, fakte mi komprenas vin, kial vi ne kredas min aŭ Ĉinion, ĉar la amaskomunikilaj raportoj silente influas vian penson. Ĉu vi vere komprenas Ĉinion pli bone ol mi?

Dividu