La ĉinoj havas apartan senton pri olimpikoj

Lucia Publikigita: 2021-08-12 17:44:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Karaj amikoj, estas konate, ke la ĉinoj havas apartan senton pri la olimpikoj.

Sed laŭ mia opinio, ĉinaj sportistoj jam pruvis siajn kapablojn en kaj ekster la konkursejoj.

La ĉina teamo atingis brilan rezulton en la Tokiaj Olimpikoj. Ili gajnis pli multajn orajn medalojn en pli multaj sportoj. Samtempe ili multfoje starigis novajn mondajn rekordojn. Ili estas alia simbolo de la disvolviĝo de Ĉinio en sportoj.

Zhang Yiwu, profesoro de la Pekina Universitato, diris dum intervjuo, ke la penoj kaj aspiroj de ĉinaj sportistoj por oraj medaloj estas samaj al tiuj de aliaj landoj. La tuta mondo deziras medalojn, inkluzive de oraj medaloj, kaj neniu diris, ke li aŭ ŝi ne ŝatas ĝin. Evidente, ke la usonaj amaskomunikiloj ankaŭ faris multajn raportojn pri la oraj medaloj gajnitaj de usonaj sportistoj.

Se mi estas sportisto, mi 100-procente deziras gajni oran medalon. Iuj okcidentaj amaskomunikiloj unuflanke fieris pri bonaj rezultoj de siaj sportistoj, sed aliflanke ili atakis la ĝojon, kiun montris ĉinaj sportistoj pro la gajno de oraj medaloj. Duoblaj normoj!

Dividu