Komerco inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj kreskis malgraŭ pandemio

Lucia Publikigita: 2021-08-17 16:59:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, ĉina-eŭropaj kargotrajnoj, kiuj ekfunkciis en 2011, garantias rapidan disvolviĝon de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj. Dum tiu periodo, la transportkvanto de tiuj fervojlinioj stabile kreskis kaj eĉ kreis novan rekordon.

Danke al la ĉina-eŭropaj kargotrajnoj, la komerco inter Ĉinio kaj 17 centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj kreskis per la averaĝo de 8% dum la pasintaj naŭ jaroj, duoble pli ol tiu inter Ĉinio kaj la EU. La komerco inter Ĉinio kaj tiuj eŭropaj landoj ankoraŭ draste kreskis eĉ dum la kronvirusa epidemio, kaj la varoj inkluzivas medicinajn produktojn kaj ĉiutagajn konsumaĵojn.

Disvastiĝo de la kronvirusa epidemio forte influis internaciajn investojn, tamen la duvoja investo inter Ĉinio kaj la centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj ankoraŭ kreskis. La duvoja investo konservis bonan tendencon malgraŭ la pandemio, kaj la totala investo de proksimume 20 miliardoj da usonaj dolaroj tuŝas sektorojn de aŭtopecoj, kemio, hejmaj elektraj aparatoj, loĝistiko, mineralaj produktoj kaj komerca kunlaboro.

Ĉinio kaj la centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj disvolvis ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj akiris evidentan progreson spite al la kronvirusa epidemio, kio ne nur antaŭenpuis ekonomian revigligon de la centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj, sed ankaŭ akcelis bonstatigon de koncernaj landoj kaj iliaj popoloj.

Dividu