Usona hegemonio kaj homaj rajtoj de afganoj

Lucia Publikigita: 2021-08-19 17:23:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la afgana grupo Talibano dimanĉe eniris la ĉefurbon Kabulo, kio markas la disfalon de la afgana registaro subtenata de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Eksa usona prezidento Donald Trump faris deklaron, dirante, ke la nuna prezidento Joe Biden devas rezigni la oficon, dum Biden atribuis la nunan situacion en Afganio al Trump, pravigante, ke la usona ekzisto en Afganio ne estas por konstruado de la lando, kaj se usonaj trupoj restos pli longe tie, ili suferos pli grandajn perdojn. La usonaj politikistoj kulpigis unun la alian. Ŝajnas, ke ili forgesis la ĉefajn rolojn – pli ol 30 milionoj da afganoj.

Jes, en la okuloj de usonanoj, Afganio estas nur strategia fortikaĵo en Centr-Azio konstruita per la elspezo de kelkmil miliardoj da dolaroj kaj la ofero de vivoj de pli ol 2 000 usonaj soldatoj dum 20 jaroj. Nun ili foriris por siaj propraj politikaj interesoj kaj ekonomiaj petegoj, lasante la ruinigitan landon al senhelpaj afganoj. Kion la 20-jara "kontraŭterorisma milito" lanĉita de Usono en Afganio alportas al ĉi-lastaj?

Ankaŭ mi havas similan demandon, kaj mi estas konvinkita, ke la afgana popolo plej rajtas respondi la demandon, ĉar proverbo diras, ke nur viaj piedoj scias, ĉu la ŝuoj estas taŭgaj aŭ ne. Amikoj, mi atendas viajn komentojn.

Dividu