Lastatempe, kaŭze de ekstrema alta temperaturo, multaj montaj incendioj furoris sur la Mediteranea marbordo kaj en la mont-regionoj de Nord-Ameriko. Ekde julio, la centraj kaj okcidentaj regionoj de Eŭropo, ĉinaj centraj provincoj Henan kaj Hubei spertis fortajn pluvojn, kiuj kaŭzis severajn inundojn. Ĝenerala Sekretario de la Monda Organizo pri Meteologio (MOM) Petteri Taalas diris, ke la ofteco kaj intenseco de katastrofoj rilataj al vetero, klimato kaj akvo kreskas pro klimata ŝanĝiĝo.