Heredaĵo de Usono en Afganio estas katastrofa

Publikigita: 2021-08-31 19:05:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Afganio estis la lasta misio de naci-konstruado (…) kaj ni havis la moralan devon lasi tie ion pli bonan”, skribis la usona eksa prezidento George W. Bush en siaj memoraĵoj, parolante pri la motivoj kiuj igis lin ordoni la invadon de Afganio en la jaro 2001.

Dum Usono estas retiriĝanta, la dudek jaroj da tio, kion Vaŝingtono nomis “konstruado de nacio”, disfalas sub la okuloj de la mondo. Kaj la mortintoj, la sangelverŝoj kaj terura homa tragedio estas tio, kion Usono vere postlasis en Afganio, kion en frapa maniero atestas certaj afganoj, kiuj mortis post alkroĉi sin al usona aviadilo urĝe ekfluganta.

Ekde sia alveno en Afganio la usona armeo kaŭzis pli ol 30 000 mortintojn inter la civiluloj, vundis pli ol 60 000 homojn kaj transformis dek unu milionojn da homoj en rifuĝintojn.

Laŭ la oficialaj nombroj, sole en la jaro 2019, almenaŭ 6 825 frapoj de sepavoj okazis en Afganio, dum 7 423 bomboj kaj aliaj municioj estis lanĉitaj sur la teron, do mezume 20 bomboj ĉiutage. Dum usonaj bomboj eksplodas ĉie, paco kaj stabileco estas celoj jam delonge multe trans la atingo de ordinaraj afganoj.

La 17an de aŭgusto mi publikigis filmeton kaj foton pri Talibano ĉe mia FB kanalo. Rigardu, ili ludas en amuza parko.

Brazila retano Luiz komentis, “Homoj, tutsimple. 40 jarojn da militado afganoj suferadis. Kiel tiuj personoj travivis la infanajn jarojn?”

Usona prezidento Joe Biden diris, ke Usono finos sian retiron el Afganio antaŭ la 31a de aŭgusto. Jes, hodiaŭ venas la limdato. Do, kio estas la nuna situacio en Afganio? Kiel la aferoj iras nun? Ni kune atentu!

Dankon al sinjoro Vilhelmo Lutermano pro lia esperanto-versia komento.

Mi estas Lucia en Pekino! Ĝis morgaŭ!

Dividu