Harris gajnas Vjetnamion al Usono por kuna rezisto al Ĉinio, sed ĉi tiu bildo estas embarasa

Lucia Publikigita: 2021-09-01 22:10:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de aŭgusto, usona vicprezidento Harris atingis Hanojon, Vjetnamio, la duan stacion de sia sudorient-azia vojaĝo, kaj renkontiĝis kun vjetnama prezidento Nguyen Xuan Phuc kaj ĉefministro Pham Minh Chinh. Harris promesis, ke Usono liveros subtenon al Vjetnamio en pluraj ĉefaj kampoj, inkluzive de plifortigo de mara sekureco. Sed laŭ anonima oficialulo de la Blanka Domo, la tiel nomata "subteno de Harris al Vjetnamio por plifortigo de mara sekureco" rilatas al oftigo de vizitoj de usonaj ŝipoj kaj aviadilŝipoj.

Krome, Harris ankaŭ alportis milionon da dazoj da kronvirusa vakcino Pfizer kaj 23 milionojn da usonaj dolaroj al Vjetnamio por kontraŭbatali la pandemion.

Menciinde, ke la vizito de Harris al Sudorient-Azio koincidis kun la retiro de Usono el Afganio, kio estigis "fid-krizon" en la azipacifika regiono. Ĉu estas tiel, kiel kritikistoj diris, ke ĉi tiu vizito estas la omaĝo de la registaro de Biden al la retiro de soldatoj el Afganio? La brita ĵurnalo "Daily Mail" raportis, ke la sceno de la usona retiro el Kabulo ripetis la embarason evakui Sajgonon, kiam la vjetnama milito malsukcesis.

Ni rigardu la foton de Harris kaj vjetnama prezidento Nguyen Xuan Phuc. Ŝi staras antaŭ la busto de Ho Chi Minh, la fondinto de la Vjetnama Demokratia Respubliko, kiu gvidis la Vjetnaman Rezistmiliton kontraŭ Usono kaj Nacian Savadon en la pasinta jarcento, mansalutante kaj ridetante.

Vicprezidento Harris, bonvolu memori la gravecon kompreni historion. Amikoj, ĉu vi volas dividi viajn vidpunktojn kun mi? Komentu al mi!

Dividu