• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-02 18:05:36    
3-a Sudafrika Subkontinenta Esperanto-Kongreso

cri
Dum la 27 de aprilo ĝis la 5-a de majo 2006 okazis la 3-a Sudafrika Esperanto Kongreso en Muizenberg apud Kaburbo (Cape Town) en Sudafriko, kiun partoprenis esperantistoj el Sudafriko, Ganao, DR Kongo, Namibio, Zimbabvo kaj Pollando.
La tutan tempon regis tre bona Esperanto-etoso ne nur pro tio, ke ĝi estis Esperanto-Kongreso, sed ĉefe pro tio, ke la partoprenantoj estis dekkelklingvaj kaj Esperanto bone tie plenumis sian rolon. Valoras substreki, ke en Respubliko de Sudafriko estas 11 oficialaj lingvoj pri kiuj statistiko de 2001 jaro aspektis jene: zulua (23,8%), ksosa (17,6%) afrikansa (13,3%), norda sota (9,4%) angla kaj cvana (po 8,2%), suda sota (7,9%), conga (4,4%), svata (2,7%), venda (2,3%) ndebela (1,6%).
Dum publika diskuto pri plurlingveco Prof. Aleksander Navella el Universitato de Kaburbo opiniis, ke plurlingveco estas necesa kaj nunan hegemonian pozicion de la angla en la mondo estonte anstataŭos alia lingvo - eble ĉina (han) lingvo. Okazis ankaŭ Jarkunveno de EASA (Esperanto Asocio de Sudafriko), kurso pri Cseh-metoda instruado, kiun gvidis Oliver Mazodze el Zimbabvo, diskutoj pri uzado de Esperanto en Interneto. Prelegis Andrzej Grzebowski (Pollando) pri Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj Esperanto-Turismo kun filmo pri vojaĝoj tra 42 landoj kun "Esperantotur", Lucyna Sowinska (Pollando) pri Junulara E-Teatro "Studio P" el Torun kun filmo "Ni lernas vivi" kaj Oscar Ŝer (Sudafriko) pri judaj kutimoj.

La Kongreso okazis en bela kaj komforta kampadejo Zandvlei ĉe Falsa Bay en Muizenberg (ĉe la monto de Muizen - tre ĉarmaj bestetoj similaj al marmotoj, sed indiĝenaj).

Ĉiutage okazis tre interesaj ekskursoj tra belega Kabduoninsulo. Oni aĉetis fiŝojn en Kalk Bay kaj poste piknikis inter multaj pingvenoj en Boulders Beach. Ni vojaĝis al Kaba Pinto kaj Kabo de Bona Espero por vidi de rokoj samtempe Hindan kaj Atlantikan Oceanojn, ankaŭ observi antilopojn, zebrojn kaj atakemajn simiojn - pavianojn. Ni vizitis Langa malriĉajn kvartalojn "townŝips" kaj riĉajn Marina de Gama en Muizenberg, ankaŭ faman hospitalon de transplantado. Naturrezervejon Rondevlei kun 230 specoj da birdoj montris al ni botanike kaj ornitologie tre sperta Axel Von Blottnitz. Forta vento timigis hipopotamojn, kiujn ni ne povis vidi, sed ni piknikis tie kun antilopaj, strutaj kaj bovaj viandaĵoj. Pluran tagon ni dediĉis al la plej granda afrika Botanika Ĝardeno Kirstenbosch, atlantika marhaveno Hout Bay, markurorto Camp's Bay. Tutan tagon ni dediĉis por vizitado de Kaburbo kaj ĝiaj historiaĵoj. Ni ekskursis per kabloveturilo al Tablo Monto por spekti belajn vidindaĵojn, al Paarl-urbo por vidi monumenton de afrikansa lingvo, gustumadis fromaĝojn kaj vinojn en Fairview, vizitis Stellenbosch - pitoreskan universitaturbeton kaj ĉefurbon de vinejoj. La lastan tagon ni vizitis Waterfront en Kaburbo kun ĝia Akvario de du Oceanoj kaj ŝipekskursis tra Haveno de Kaburbo renkontante plurajn fokojn. Ni adiaŭis Kaburbon kaj Atlantikon per vizito en kurortoj Sea Point kaj Clifton.
Dum dek tagoj ni ne nur kongresis kaj multe diskutis, sed ankaŭ dank' al tre bona akcepto kaj Esperanto-gvidado ĉefe de Magali, Haro kaj Axel Von Blottnitz ni multon vidis kaj lernis pri tiu fora regiono de Kabduoninsulo en Sud-Afriko.
Andrzej Grzebowski