• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-07 10:12:19    
"Ĉirkaŭ la mondo per Esperanto" el Enrike Ellemberg

cri
Usona esperantisto Enrike Ellemberg aktive preparas libron por ne-esperantistoj por ke ili pli bone konu Esperanton kaj fariĝu esperantistoj. Jen pli da detalo el lia artikolo.

Mi estas Enrique Ellemberg. Pri mia projekto: ĝi estas "Libro por tiuj, kiuj ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto."

Interreto kreiĝis kaj daŭre multege kreskis dum la lastaj du jardekoj. Ĝi estas la plej bona medio por kontakti homojn en la tuta mondo ... Ĉiuj povas atingi homojn en preskaŭ ĉiujn landojn. Sed ... post la konekto ...

komunikado ne eblas, ĉar la homoj de tiuj landoj parolas malsamajn lingvojn.

Samtempe, la Eŭropaj landoj jam komencis kuniĝi por formi unu solan, grandan union. Homoj de tiuj landoj povas konvinkiĝi ke ili jam alpartenas al tiu granda unio... sed mankas al ili komuna lingvo por interkomunikado.

Ankaŭ la tuta mondo kuniĝas por komercado, ni ĉiuj atingis "tutmondiĝon". (aŭ la tutmondiĝo atingis nin). Tiam alvenas la tempo por subskribi kontraktojn ... kaj plenumi ilin ... Kiel oni povas plenumi la kondiĉojn de

la kontraktoj, kiam oni ne komprenas la lingvaĵon de tiuj kontraktoj?

Ĉi tiuj mondaj eventoj aldoniĝas al tiuj jam ekzistantaj en la mondo de Zamenhof. Pro tio mi kredas ke nun estas la pli bona momento por amase disvastigi Esperanton.

Sed ... kiel disvastigi nian lingvon? Ni bezonas unue sciigi la homojn de la mondo ke Esperanto ekzistas kaj ke ĝi funkcias. Plejmulto de la hodiaŭaj junuloj neniam antaŭe aŭdis la vorton "Esperanto", almenaŭ en la senco kiun ĝi vere havas. Multaj aliaj havas ideon de la iama ekzisto de Esperanto, sed kiel io, kiu neniam funkciis, kaj eble neniu uzis.

Mi multe pripensis pri ĉi tio, kaj finfine mi atingis la konkludon ke ni bezonas libron por tiu celo. En Usono vendiĝas miliardoj da libroj pri multege da nekredeblaj temoj. Ĉu ni povas vendi libron kies temo estas la uzado de Esperanto? Ĉu ni povas rakonti al tiuj, kiuj ankoraŭ ne ekkonis Esperanton pri la la ĝuo alveninta pro la kono de Esperanto? Ĉu mi povas verki, aŭ kompili, tiun libron?

Diversmaniere mi komencis kontakti Esperanto-parolantojn kaj mi petis al ili, ke ili sendu al mi rakontojn pri siaj esperantaj spertoj. Tiel mi kolektos anekdotojn por aldoni al mia libro.

Komence mi pensis ke mi devas verki libron en la angla lingvo, ĉar la libro celas tiujn, kiuj ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto, kaj mi loĝas en Usono. Sed en Usono ankaŭ loĝas multege da homoj kiuj parolas la hispanan ... kaj mi ankaŭ volas profiti mian konon de tiu lingvo, kaj verki la libron ankaŭ en la hispana. Tio helpos ne nur al Usono, sed ankaŭ al ĉiuj aliaj landoj en kiuj oni parolas la hispanan.

Tiel mi komencis ... sed poste mi komprenis, ke se la libro bonas en du lingvoj, ankaŭ povas esti tradukita al aliaj lingvoj, kaj pro tio mi decidis verki ĝin ankaŭ en Esperanto. Tiel estos facile traduki ĝin en aliajn lingvojn. Mi ne povas fari tion, ĉar mia lingvo-kono limiĝas al tiuj jam menciitaj 3 lingvoj.

La esperanta versio ankoraŭ havas alian celon: ĝi taŭgas por komencintoj, kiuj ankoraŭ ne bone komprenas tion, kion oni faras per Esperanto. Sed mia ĉefa celo estas informi pri Esperanto al tiuj, kiuj ne estas bone informita pri la ekzisto de Esperanto, aŭ ĝia funkciado.

Inter la jam ricevitaj kontribuaĵoj, estas bela rakonto de homo tre konata en nia Esperanta mondo, kiun li verkis speciale por mia libro. Tiu rakonto jam estis disaŭdigita de Ĉina Radio Internacia la sabaton 17-an de junio de 2006. Ĝi titoliĝas "Multaj agrablaj memoroj" kaj estis verkita de Claude Piron, nia fama verkisto.

Kiam oni lernas Esperanton, la pensmaniero komencas ŝanĝi. Kiam oni komencas ĝui la uzadon de Esperanto, eĉ la vivmaniero povas ŝanĝi. Kiam ni komencas lerni pri homoj en aliaj landoj, kiam ili ekamikiĝas kun ni, kiam ili vizitas nin, kiam ni vizitas ilin ... kiam ili iĝas amikoj post la unua renkontiĝo.

Mi vojaĝis al Ĉinio por la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, en julio 2004. Dum la prepariĝo, eĉ dum la 12-hora flugo el San Francisko al Pekino, mi pensis, kiel estos la alveno al la flughaveno ... Mi povus kompreni nek unu vorton de la ĉina lingvo, same se ĝi estus parolata aŭ skribita. Kiel mi trovos la hotelon? Kiel mi instruos la taksi-ŝoforon?

Sed alveninte al la flughaveno, en la momento kiam mia usona kunvojaĝanto kaj mi foriris la sekuran areon, tie ni vidis 3 gejunulojn atendantaj vojaĝantojn. Ili portis esperantajn emblemojn. Unu el ili prenis la valizon de mia kunvojaĝanto, alia prenis mian valizon, kaj la tria restis tie, okaze ke aperus alia esperanta vojaĝanto.

Unue ili akompanis nin ĝis la banko por ke ni akiru iom da ĉina mono. Poste ili gvidis nin ĝis la taksi-haltejo. Ili instruis la ŝoforon por ke li konduku nin al la ĝusta hotelo. Ŝajnis ke tiuj junuloj estis kiel familianoj atendante nin post la vojaĝo. Ni multfoje revidis ilin en la kongresejo.

Dum la kongreso, multaj ĉinoj invitis min viziti iliajn domojn ... en aliaj urboj malproksime de Pekino. Bedaŭrinde miaj jam aĉetitaj flugbiletoj ne donis al mi ŝancon akcepti iun el tiuj invitoj ... sed mi akceptis kelkajn invitoj de pekinanoj por vespermanĝi en iliaj domoj. Post la kongreso, alia ĉinino ĉiĉeronis min tra Pekino preskaŭ la tutan semajnon.

Por mia restado en Ŝanghajo iu nekonata estonta amiko atendis min ĉe la flughaveno kaj invitis min tranokti en lia domo dum kelkaj tagoj, kaj ĉiĉeronis min tra la urbo dum tiuj tagoj.

Tiuj ĝuindaj aferoj okazas al esperantistoj multfoje, kaj ili okazas en diversaj landoj kaj ili ankaŭ okazigas tiajaferojn en iliaj propraj landoj. Vi ĉiuj scias tion ... sed tiuj, kiuj ankoraŭ ne malkovris Esperanton, ankoraŭ ne

scias ĝin.

Pro tio mi volas verki la libron, por ke tiuj homoj informiĝu pri la belaj momentoj, kiujn ni ĝuas danke al la kono de Esperanto. Kaj pro tio mi petas al vi, miaj esperantaj geamikoj, ke vi rakontu al mi pri iu esperanta momento en via vivo ... pri tiu momento kiu neniam okazus se ne pro via kono de Esperanto.

Tial mi povus aldoni tiujn rakontojn al mia libro, kaj pretigi ĝin por publikado. Tiel mi povas prezenti Esperanton al tiuj, kiuj malmulte scias pri Esperanto,por ke ili ankaŭ volu lerni kaj ĝui Esperanton.

Mi jam komencis kunigi la libron, kaj metis parton el ĝi en mian retejon. Vi trovos ĝin facile. Mi loĝas en Fremont, Kalifornio, Usono. Mi ripetas: Fremont. Mi aldonis tri literojn de la vorto Fremont al la vorto Esperanto, kaj mia retejo estas: http://esperantofre.com/ Tiu paĝo aperas en la angla lingvo. En la dekstra supro estas ligiloj al la esperanta kaj hispana retpaĝoj.

Mia retadreso estas Enrike ĉe aol punkto com

Por fini, mi ripetos tiun frazon kiun multfoje mi aŭdis de usonanoj reveninte el eksterlando, kaj mi ankaŭpovas diri pri mi mem ...

Kiam ili parolis al mi en la angla, estis ĉar ili volis vendi ion al mi.

Kiam ili parolis Esperanton al mi, estis ĉar ili volis esti miaj amikoj.