• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-02 06:51:38    
Ĉarmo de Buŝharmoniko kaj Fajfo

CRI

Nuntempe troviĝas tro malmulte da knabinoj, kiuj kapablas blovi buŝharmonikon aǔ fajfi. Kaj mi tre admiras tiun, kiu povas kaj blovi buŝharmonikon kaj fajfi. En mezlerneja tempo mia samtabla kunlernantino Xie Li ne nur bone ludis buŝharmonikon, sed ankaǔ povis fajfe aǔdigi melodiojn unu post alia.

Mi lernis ĉe Xie Li kaj blovadon kaj fajfadon. Bela muzikaĵo el buŝharmoniko estas tiel pura kaj klara, kiel fonto. "Eterne Junas Revoluciuloj" estas interludo en la filmo "Herbo Sur Monto Kunlun". Ĝiaj ĉarma melodio kaj orelplaĉaj sonoj de muzikaj instrumentoj, kvazaǔ ŝvebema pluveto en printempaj tagoj, kontinue penetras la kampon de mia koro. Sed mi opinias, ke ĉi tiu melodio, ludata per buŝharmoniko, povas pli sentigi al mi sunradiecan pompon ol ke oni ludas ĝin per piano. Betoveno diris, ke muziko estas fajro el la koro. Tiam min interesis multe pli buŝharmoniko ol piano. Buŝharmoniko ŝvebigis super siaj sonoj miajn belan revon kaj esperon pri la vivo.

Homo estas stranga besto. Tiutempe estis usona fortepiano en la hejmo de mia patrinflanka avino, tamen mi neniom sentis altirecon de la reĝo de muzikiloj. Male, estis seke, monotone kaj dolore, kiam ĉiutage la avino kroĉis min al la piano. Aliflanke, buŝharmoniko min ĉiam sorĉis per aparta formo, oportuniga malgrandeco kaj leĝera sonado. Tiam mi plej bone blovis la melodion de "Mi Amas Grandan Stepon Hulunber", mia buŝharmoniko fidele reaperigis etoson de la stepo.

Sed mi neniel povis ellerni fajfadon! Fajfi, tute buŝa tekniko. Oni devas manipuli ne nur la langon kaj voĉkordon, sed ankaǔ aeron en la pulmoj kaj trakeoj. La tuta korpo de fajfanto estas muzikilo. Fajfado estas plej natura kaj vivipova, se oni kalkulas ĝin kiel muzikan ĝenron. En ĉiu el tiamaj tagoj, antaǔ spegulo, mi rondigis la lipojn, tiel ke la buŝo havu trueton kiel transverse tranĉitan amandon, trankviligis min kaj akumulis aeron; la lango iom leviĝis, sen streĉo, kaj milde etendiĝis al la trueto, kvazaǔ anĉo, tiel ke la aero fluu ambaǔflanke ĉe la parietoj de la buŝo sur la surfacon de la lango, iom revenu barate de la dentoj kaj sin direktu sur la langopinton. Aǔdiĝis sonoj, tamen ne muzikaj! Mi min ekzercadis en multaj tagoj, sed tute ne ellernis la muzikan fajfadon. Ŝajnis al mi, ke nur originalaj knabinoj, kia estis Xie Li, povis tiom lerte elfajfi muzikaĵon.

Estas korea kanto, titolita ĝuste "Fajfado":

Mi fajfas, fajfas, ame blovas

ja en ĉiu vespera hor';

la hejmon de Hoŝun mi trovas,

sed forte batas mia kor'...

La kanto temas pri tio, ke junulo arde amas samvilaĝan knabinon, nomatan Hoŝun. La amo puŝadas lin al ŝia hejmo por ke ŝi almenaǔ vidu lin, tamen li, unuafoje amanta iun el la alia sekso, forte nervoziĝas kaj ne scias kion fari. Ĉiu refreno de la kanto konsistas el fajfaj sonoj formantaj melodion vilaĝe varman kaj sinceran.

Nun mi ankoraǔ tre amas la fajfadon, kvankam mi ne povas aǔdigi ian arion. Malgraǔ tia mallerto mi ĝuas la proprajn fajfojn.

(Gu Yan)