• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-04 10:39:27    
Corsetti: "Elekto sen elekto estas normala"(unua)

cri
Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, estas tute normale, ke B-komitatanoj de UEA ĉi-jare pro manko de interesiĝo estis elektitaj sen voĉdono. Aliaj aktivuloj ne samopinias. "Mi opinias ke tio estas simpla skandalo, kvankam permesita skandalo kaj tolerata de la membraro", komentas Edvige Tantin-Ackermann, membro de la elekta komisiono de UEA. Ŝi proponas, ke estonte nur komitatanoj vere elektitaj de la individuaj membroj rajtu iĝi estraranoj. Renato Corsetti siavice proponas, ke la Centra Oficejo de UEA estu movita al Brazilo por pliigi la aktivecon de la membroj. "Ni tamen devas agnoski ke la movado en Eŭropo ne plu estas la iama movado", li diras.

Pro malgranda interesiĝo pri la postenoj, ĉi-jare ne okazis voĉdono pri komitatanoj B de UEA. Ĉar estis malpli da kandidatoj ol postenoj, la kvin kandidatoj estas aŭtomate elektitaj kaj poŝta voĉdonado de membroj ne estas bezonata.

Laste B-komitatanoj, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de UEA, estis elektitaj en la jaro 2004. Tiam la kvanto de kandidatoj atingis rekordan nombron, eble pro la tiama ĝenerale malpli trankvila situacio ĉirkaŭ UEA. Kandidatis entute 16 personoj por 6 postenoj. El la tiamaj kandidatoj pli ol la duono, 7 personoj, loĝis ekster Eŭropo. Nur du el la 16 estis virinoj. Ĉi-foje kandidatis 5 personoj por 7 postenoj. El ili unu estas virino, kaj neniu loĝas ekster Eŭropo.

Libera Folio turnis sin al kelkaj pintaj aktivuloj por ricevi iliajn komentojn.

Libera Folio: Kion vi opinias pri la fakto, ke la B-komitatanoj ĉi-jare estis elektitaj sen voĉdono?

Renato Corsetti: Nenion. Fakte la afero estas tiel normala, ke ĝi eĉ estas antaŭvidata en la Ĝenerala Regularo. Alivorte temas pri ebleco tiel normala, ke oni eĉ reguligis ĝin. Temas pri situacio jam okazinta en la pasinteco.

Libera Folio: Kion plian oni povus fari por ke estu multaj kandidatoj?

Renato Corsetti: Movi la sidejon de UEA al Brazilio. Mi volas diri, ke ni tamen devas agnoski ke la movado en Eŭropo ne plu estas la iama movado, la centro de la aktivado en la mondo. Temas pri idea falo. En multaj eŭropaj landoj oni vivas tiel bone, ke oni ne plu esperas je io ajn, kaj ĉefe ne plu esperas liberigi sin de la internacia angla, ne plu emas labori por io, kio estas vidata kiel nerealigebla utopio. En ĉi tiu situacio akcepti respondecojn por io kiel Esperanto estas ĉiam pli malverŝajna. La homoj volas legi Liberan Folion en la reto senpage, se ili deziras kaj kiam ili deziras, sed ne devigi sin al io ajn. Esti komitatano de UEA estas ne nur honoro sed ankaŭ tasko kaj ankaŭ ĝeno, ĉar la estraro daŭre petas vin fari tion aŭ jenon. Sekve la veraj aktivuloj en la maniero, kiun oni konis, kiam oni redaktis la regularon de UEA, troviĝas nuntempe en Brazilio aŭ en Ĉinio aŭ en aliaj foraj landoj, certe ne en Eŭropo.

Renato Corsetti tamen ne klarigas, kial tiukaze ĉiuj kvin kandidatoj, kiuj ja sin anoncis, estas eŭropanoj, dum la sep ekstereŭropanoj kiuj sin anoncis pasintfoje, nun rezignis. Ajnakaze li ne opinias, ke indus enkonduki regulon, laŭ kiu ĉiam devas esti pli da kandidatoj ol postenoj. Edvige Tantin-Ackermann, ano de la elekta komisiono de UEA, aliflanke rekomendas drastajn reformojn. Ŝi proponas ne nur ke nepre estu pli da kandidatoj ol da postenoj, sed ankaŭ ke nur B-komitatanoj, rekte elektitaj de la individuaj membroj, rajtu iĝi estraranoj de UEA.

(laŭ informo de Libera Folio)