TEJO SERĈAS GRAFIKISTON!
  2012-12-25 10:55:58  cri
Se vi havas kreivan menson kaj lertajn manojn, tiam tiu ĉi mesaĝo estas por vi. Ĉu okazis al vi ke vi volis informi pri Esperanto al eksteruloj sed simple havis nenion por enmanigi al ili? Aŭ ĉu vi ŝatus helpi al la Landaj Sekcioj ekhavi tiajn varbo-materialojn? Aŭ ambaŭ? :)

Ni preparas mallongan trafan informilon pri Esperanto kaj TEJO kiu estu facile tradukebla al aliaj lingvoj, kaj kies lokajn versiojn la aktivuloj en diversaj landoj povos utiligi kiel flugfoliojn dum informado. Ĝuste vi povus helpi krei ĝian aspekton tiel ke ne nur la enhavo estu informplena, sed ankaŭ la vizaĝo estu alloga. Interesita? Kontaktu nin: informado ĉe tejo.org .