10-A INTERNACIA HIMALAJA RENKONTIĜO, KATMANDO, NEPALO
  2012-12-25 10:57:09  cri
Konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 14-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2013 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la Renkontiĝo. La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj.