HUMPHREY TONKIN RESUMAS LA JUBILEAN JARON EN LA RETA KINEJO
  2013-01-06 18:39:45  cri

La prelego 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun, kiun prof. Humphrey Tonkin faris en la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA. La novembra Malferma Tago estis la lasta oficiala progamero de UEA en ĝia agado ĉirkaŭ la 125-a datreveno de la apero de la Unua Libro de Esperanto. Koincide, kiel Tonkin atentigis komence de sia prelego, ankaŭ la domo de la Centra Oficejo havis sian 125-an datrevenon ĉi-jare.

Humphrey Tonkin prelegas; dekstre Francisco L. Veuthey filmas

La prelego de Humphrey Tonkin fariĝis kvazaŭ resumo de la jubilea jaro. Ĝia unua parto temis pri la historio de Esperanto, vidata en la kunteksto de la ĝenerala historio de ideoj kaj de la socia-politika evoluo. En la dua parto Tonkin pritraktis, intence eĉ iom provoke, la defiojn, kiujn la Esperanto-movado kaj precipe UEA nun alfrontas antaŭ la interreta revolucio.

La filmo, realigita de Francisco L. Veuthey, daŭras 1 horon kaj 8 minutojn. Krom la prelego, ĝi enhavas ankaŭ la diskuton, kiu okazis post la prelego.