Sur la vasta kampo de Zaifen Huangmei-opera Lernejo en Anhui-provinco, multaj aktoroj jam komencis ekzerci siajn voĉojn kaj prezentadon. Inter ili Bai Li kun ora hararo kaj bluaj okuloj estas tre okulfrapa. Ŝia ekzercado jam atingis specialan nivelon. Dum la libertempo Bai Li ĝoje babilis pri sia rakonto kun huangmei-opero.
Olivia Bran estas usona nomo de Bai Li. Ŝi lernas en Masaŝuseca Opera Instituto. La patrino de Bai Li ofte babilis kun ŝi pri diverslandaj kulturoj dum ŝia infaneco kaj aŭskultigis nacian muzikon de eksterlandoj. Tiam ŝi plej ŝatis ĉinan muzikaĵon, inkluzive de huangmei-opero ĉarma kaj mistera. Do Bai Li ekinteresiĝis pri orienta kulturo.