Feliĉa vivo de kamparanoj kaj paŝtistoj en Tibeto
  2013-01-30 17:18:15  Li Lu

La vortoj de Lahwan forte tuŝas la koron de la maljunulino. En la pasintaj 22 jaroj, de kiam maljunulino Chewdgen estis 9-jara ĝis la tibeta reformado, ŝi vivis en tibeta malnova feŭda servutula socio, ĉiutage ŝi faris senpagajn laborojn. La maljunulino diris al ni, ke kiam ŝi iras al la loko, kie ŝi estis sklavino, la mizera sceno venas al ŝia kapo, tio estas tre terura.

"En la malluma, kruela kaj postiĝinta Tibeto, sklavoj suferis seriozajn ekspluaton kaj subpremon, ili ne havis sufiĉajn vestojn, manĝaĵojn kaj loĝejojn, iliaj infanoj ne havis ŝancon por lerni en lernejo, ili eĉ ne havis liberecon. Tiutempe, nia plej granda volo estis havi sufiĉajn manĝaĵojn kaj netajn vestojn."

En la jaro 1959 demokratia reformado venis al Tibeto, komplete renversis feŭdan sklavan reĝimon kaj liberigis multajn servutulojn el la malluma socio. Sistemo de kontraktita respondeco de tero estis praktikita, la sklavoj gajnis terojn kaj ŝarĝobestojn. Post la 16-a kaj 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, diversaj politikoj inklinas al la popolo kaj grandpaŝe altigas vivnivelon de kamparanoj kaj paŝtistoj.

"Post tibeta demokratia reformado, la tibeta popolanoj fariĝis mastrojn, niaj infanoj ricevis edukan ŝancon, ankaŭ adoltuloj ricevis multajn ŝancojn, en la tibeta socio okazis kompleta ŝanĝiĝo. Registaro donis al mi pli ol 10 milojn da juanoj por konstrui brilajn domojn, mi bredas pli ol 20 ŝafojn, de kiuj mia ĉiutaga vivo povas esti sufiĉe subtenata, ĉiujare registaro ankaŭ donas al mi 2 400 juanojn."

1 2 3