Ban Ki-moon: Nord-Koreio observu koncernan rezolucion de SK
  2013-02-08 16:56:08  Ĝoja

La 7-an de februaro ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon apelaciis, ke Nord-Koreio praktike observu koncernan rezolucion de la Sekureca Konsilio de UN, serioze realigu diversajn celojn, difinitajn en komuna deklaracio "septembro-19-a", klopode akcelu sennukleigan procezon de la korea duoninsulo kaj evitu agon, kiu pluapaŝe intensigos la situacion.