Tri establoj intense ekkunlaboris por okazigi la 5-an Afrikan Kongreson de Esperanto en Kotonuo, Benino, de la 29-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014: Afrika Komisiono de UEA, Asocio de Beninaj Esperantistoj kaj la ne-registara organizaĵo Scio Sen Bariloj. La 20-an de januaro okazis en Kotonuo la unua kunsido de la Kongresa Organiza Komitato (KOKo). Aparte pozitiva fakto estas, ke la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, s-ro Adjé Adjévi loĝas en Lomeo, Togolando, kaj povas atingi Kotonuon relative facile por renkonti la beninajn kolegojn kaj aktive partopreni la laboron de KOKo.
Per partnerado kun nordaj Landaj Asocioj la organizantoj esperas, ke po unu reprezentanto de ĉiuj landaj asocioj afrikaj sukcesos partopreni la kongreson. KOKo bonvenigos ankaŭ eksterafrikanojn partopreni, por ke tiu nekutima kaj valora aranĝo fariĝu ankaŭ kiel eble plej tutmonda.
Informoj pri la kongreso troviĝas en la retejo www.esperanto-afriko.org. Fotoj kaj dokumentoj jam abundas en http://mirejo3.blogspot.com. Krome, la UEA-vikio raportas pri la evento. Diversaj interesaj ekskursoj ebligos al ne-beninanoj ekkoni Beninon kaj al ne-afrikanoj ekkoni parteton de Afriko.
La informa organo de AKE nomiĝas Kotona Gazeto, kies tria numero estas nun preparata. La retadreso de KOKo estas ake-2013@yahoogroups.com.
(El retejo de UEA)