88 esperantistoj sin enskribis por 7-a Azia Kongreso de Esperanto
  2013-02-15 18:26:28  Ĝoja

Laŭ informo de la retejo de Esperanto-Ligo en Israelo (ELI), ĝis la 15-a de februaro de 2013, sin enskribis por la 7-a Azia Kongreso de Esperanto 88 esperantistoj el Armenio, Ĉeĥio, Ĉinio, Danio, Japanio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Italio, Kroatio, Pollando, Svisio, Usono kaj Turkio.

Okazos la 7-a Azia Kongreso de Esperanto de la 18-a ĝis la 22-a de aprilo en Jerusalemo, Israelo, kaj la temo estas "Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo".

(El retejo de Esperanto-Ligo en Israelo)