Antaŭe Hugo Tichkler neniam vivis en fremda lando sola. En Britio, kiel reĝisoro li posedis laborgrupon, en kiu laborantoj havas klaran labordividon, sed en Pekino li sendepende finis scenaron, serĉis aktorojn, faris filmadon, lumigadon kaj muntadon. Li diris, ke la sendependa laborado alportis al li grandan kreivan spacon kaj multe da imagoj povas esti plenumataj en la filmetoj. Li ŝatas la filmojn, en kiuj ekzistas kelkaj simplaj personoj kaj reala rakonto sen pompa kampo kaj posta specifeco, la stilo de liaj filmoj ĝuste estas ĉi tia. Li diris:
"En unu filmeto, la aktoro estas japana studento, kiu lernas en internacia departemento sub la Pekina Filma Akademio, li ne posedis travivaĵon sed ŝatas prezentadon. Laŭ mi, li estas taŭga por la rolo. Tial ni, du personoj, finis la 3-minutan filmeton. Ĉi tiu rakonto estas mizera, en la komenco de la filmeto en iu ĝardeno iu viro ricevis telefonon, en la telefono iu flegistino diris 'Pardonon, Ŝi forpasis pro trafika akcidento', poste la viro venis al hospitalo kaj prenis ŝiajn postaĵojn, sekve aperis la sceno pri lia ĉiutaga vivo sen la amatino. La aktoro bone ludis la rolon kaj ĝuste esprimis la mizeran senton."