Mallonga filmo el Ukrainio gajnas konkurson en Berlino
  2013-02-22 10:20:20  Ĝoja


(Pli bona filmo en Esperanto: Pasporta Servo! de Oleg Zabolotnyi, Ukrainio)

La Germana Esperanto-Asocio organizis mallong-film-konkurson por celebri la 125-an datrevenon de Esperanto. La premioceremonio okazis la 9-an de februaro 2013 en Berlino. La plej bonaj filmoj estas nun videbla ĉe You Tube*.

La plej alte dotita premio (1000 eŭroj) venis al la filmo Pasporta Servo de la ukraino Oleg Zabolotnyi. Je 500 eŭroj venis al la germano Daniel Voss kaj la slovakino Eva Fitzelová.

La ukraina kontribuo konvinkis la ĵurion pere de humuro kaj persona referenco. Oleg Zabolotnyi tie rakontas kiel lia patro dum longega tutmonda vojaĝo renkontis belegan ukraininon, kiu baldaŭ poste donis al li filon. Ĉar la sola komuna lingvo de la paro estas Esperanto,la infano iĝas denaska Esperantoparolanto.Unu generacio poste, la filo (la aŭtoro) ankaŭ mondvojaĝas kaj renkontas belegan Esperantistinon.

La tasko de la konkurso de la Germana Esperanto-Asocio estis prezenti mallongan filmon ĝis kvin minutoj, kiu rilatas iel al Esperanto.La rezulto estas tutmonda ĉielfajro de kreemaj filmoj de kvar kontinentoj, montrante la diversecon de la Esperanto-kulturo. De amuza filmo de brazila bohemo ĝis la verko de rusa filmisto, kiu montras la persekutado de esperantistoj sub Stalin je la ekzemplo de lia propra avo. Unu filmo de Kongolando montras kiel senpage vojaĝi al Islando danke al aŭstralia Esperanto-amiko. Alia filmo el Ĉinio montras emeritan instruiston, kiu restas juna kiel infano pere de Esperanto.

D-ro Rainer Kurz, kiu ĉef-organizas la mallongfilmkonkurson kadre de la Germana Esperanto-Asocio, estas tre fiera pri la la diverseco de la 56 kontribuoj."Mi neniam atendus tiun vastan tutmondan resonon. La 17 partoprenlandoj el kvar kontinentoj
montras la multecon de Esperantujo, kiu eĉ kompareblas kun la Berlinale – filmfestivalo, kio samtempe okazas en Berlino".

Premioj

 o 1000 eŭroj: Pli bona filmo en Esperanto: Pasporta Servo! de Oleg Zabolotnyi, Ukrainio (al la filmo)

o 500 eŭroj: Plej bona ideo (dividita premio): Ideevolution de Daniel Voss, Germanio (al la filmo)

o 500 eŭroj: Plej bona ideo (dividita premio): Ĉu vidis imagas? de Eva Fitzelová, Slovakio (al la filmo)

o La ankaŭ anoncita premio por la plej bona filmo kaj la publikopremio ne estis eldonita por buĝetaj kialoj. Landoj de la partoprenantoj Benino, Brazilo, Bulgario, Ĉinio, Finnlando, Germanio, Hispanio, Italio, Kanado, Kongo, Pollando, Rusio, Slovakio, Sud-Afriko, Svislando, Ukrainio.

(El sinjoro Rainer Kurz, kiu ĉef-organizas la mallongfilmkonkurson kadre de la Germana Esperanto-Asocio)