Itala kongreso bonvenigas vin!
  2013-02-22 11:26:53  Ĝoja
En Castellaro apud San Remo de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2013 okazos la 80-a Itala Esperanto-Kongreso.Humphrey Tonkin kaj Paul Gubbins kaj multaj aliaj prelegantoj kaj instruistoj venos.

Partoprenantoj rajtas, kiel en ĉiuj kongresoj leviĝi matene kaj sekvi la programon dum la tago. Sed partoprenantoj ankaŭ rajtas dormi dum la tago kaj sekvi la programon dum la nokto. Nokte partoprenantoj unuavice rajtas festi. Junuloj laŭ aĝo kaj koro rajtos partopreni la noktan programon: Esperantistoj kune ludos, malkovros la trinkomanĝajn kulturojn internaciae kaj loke, spertos la belecon de la lazura marbordo inter Italujo kaj Francujo dum la someraj noktoj... kaj kunumos por iom da sana diboĉado internacia je la nomo de la zamenhofa interna ideo.

Itala kongreso atendas vin!

Kontaktu tuj:

- Laura Brazzabeni, laura.brazzabeni@alice.it

(El Laura Brazzabeni)