95 esperantistoj sin enskribis por 7-a Azia Kongreso de Esperanto
  2013-03-06 14:22:47  Ĝoja

Laŭ informo de la retejo de Esperanto-Ligo en Israelo (ELI), ĝis la 1-a de marto de 2013, sin enskribis por la 7-a Azia Kongreso de Esperanto 88 esperantistoj el 18 landoj, kiel Armenio, Ĉeĥio, Ĉinio, Danio, Japanio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Italio, Kroatio, Pollando, Svisio, Usono kaj Turkio.

Okazos la 7-a Azia Kongreso de Esperanto de la 18-a ĝis la 22-a de aprilo en Jerusalemo, Israelo, kaj la temo estas "Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo".

(El retejo de Esperanto-Ligo en Israelo)