Teservicoj
  2013-03-19 14:55:42  Li Lu

Bokara tekruĉo【紫砂壶】:

Bona teo bezonas taŭgan tekruĉon. Kiel la plej ŝlosila ilo, tekruĉo unuafoje aperis antaŭ la dinastio Tang(618~907). Bokara tekruĉo farita en Yixing ekfamiĝis en la dinastio Ming(1368~1644) kaj nuntempe ĝi estas vaste konata. Jen estas la foto de bokara tekruĉo.

Tetaso【盖碗】:

Tetaso konsistas el tri partoj: kovrilo, taso kaj subtaso. En Ĉinio, la kovrilo simbolas la ĉielon, la subtaso la teron kaj la taso la homaron, kiam ili aperas kune, tio signifas akordon inter la homaro kaj la naturo.

1 2 3 4 5 6