SK de UN diskutas pri la kosova problemo
  2013-03-23 17:30:48  Xiong Linping

Unu tagon post la finiĝo de la separunda intertraktado inter Serbio kaj Kosovo, la du partioj denove kolektiĝis en Nov-Jorko por partopreni en la diskutado pri la kosova problemo, aranĝita de la Sekureca Konsilio de UN. En la kunveno de la Sekureca Konsilio de UN serba ĉefministro Ivica Dacic ree asertis, ke por protekti la vivekzistan rajton de serbaj loĝantoj en la nordo de Kosovo, en la intertraktado kun Kosovo, Serbio povas fari cedon, sed Serbio neniam agnoskos la sendependiĝon, kia sin proklamas Kosovo siaflanke.