Servoperiodo de la sendependa internacia enketkomitato pri la siria problemo estas longigita je unu jaro
  2013-03-23 17:30:48  Xiong Linping

La 22an de marto la 22a konferenco de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj fermiĝis en Ĝenevo, Svisio. Tiutage la konsilio aprobis projekton de rezolucio pri la stato de homaj rajtoj en Sirio. Laŭ la rezolucio la konsilio decidis longigi je unu jaro la servoperiodon de la sendependa internacia enketkomitato pri la siria problemo.