Obama intervidiĝis kun jordania reĝo
  2013-03-23 17:30:48  Xiong Linping

Vespere de la 22a de marto, en Amano, la ĉefurbo de Jordanio, jordania reĝo Abdullah ll Bin Al-Hussein intervidiĝis kun usona prezidento Obama. En la interparolo la du ŝtatgvidantoj diskutis pri la duflankaj rilatoj inter Jordanio kaj Usono, pri la situacio de la mezorienta regiono, kaj pri aliaj.

Ili ambaŭ emfazis disvolvi la dulandan kunlaboron kaj strategian partnerecon, kaj pluapaŝe levi kunlaboron en diversaj kampoj, por realigi komunajn interesojn de la du flankoj.