Xi Jinping kaj Putin kune ĉeestis la inaŭguron de la Ĉina Jaro pri Turismo en Rusio
  2013-03-23 17:30:48  Xiong Linping

Vespere de la 22a de marto, en la Granda Palaco de Kremlo en Moskvo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Putin kune ĉeestis la inaŭguron de la Ĉina Jaro pri Turismo en Rusio kaj faris salutparoladon.

Putin parolis, ke la kultura kunlaboro havas aparte gravan pozicion en la tutamplekse strategia kunlaboro partnereco de Rusio kaj Ĉinio. En la lastaj jaroj la du flankoj aranĝis unu al la alia diversajn aktivaĵojn, kiaj "ŝtata jaro" kaj "lingva jaro". Pasintjare la Rusa Jaro pri Turismo en Ĉinio sukcese estis okazigita. Tiuj aktivaĵoj multege pliigis interkomprenon kaj interkonfidon de la dulandaj popoloj kaj firmigis la socian fundamenton de la dulandaj rilatoj.

Xi Jinping montris, ke Ĉinio kaj Rusio estas bonaj najbaroj, bonaj partneroj, kaj bonaj amikoj. La dulandaj gvidantoj unuvoĉe decidis, ke en la estonteco la ĉefaj taskoj disvolvi dulandajn rilatojn estas plivastigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, kaj doni gravan dinamikon por altigi nivelon kaj kvaliton de la dulandaj popoloj en vivtenado.