Okazis interparolo inter Xi Jinping kaj Putin
  2013-03-23 17:30:48  Xiong Linping

La 22an de marto, en la Granda Palaco de Kremlo en Moskvo, okazis interparolo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Putin. La du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj pri gravaj problemoj internaciaj kaj regionaj kaj venis en akordon pri plifortigo de la tutamplekse strategia kunlabora partnereco de la du ŝtatoj.

Putin diris, ke la unua lando, kiun elektis prezidanto Xi Jinping por sia vizito, estas Rusio, tio montras, ke la du partioj donas altan atenton al evoluigo de la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio, kaj ankaŭ, ke tiu ĉi rilateco estas aparta kaj strategia. Tio estas vizito historie signifa, kaj ni kredas, ke la vizito certe akiros riĉajn fruktojn kaj povos forte akceli la tutamplekse strategia kunlabora partnereco de la du ŝtatoj.

Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio kaj Rusio estas la plej ĉefaj kaj plej gravaj strategiaj kunlaboraj kompanoj unu por la alia, kaj pliprofundigo de la tutamplekse strategia kunlabora partnereco de la du ŝtatoj sin okupas en prioritate strategia pozicio ĉe la duŝtataj diplomatiaj rilatoj.