Ĉina kaj rusa ŝtatestroj kune subskribis komunan deklaracion
  2013-03-23 17:30:48  Xiong Linping

La 22an de marto, en Moskvo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Putin kune subskribis Komunan Deklaracion de la Popola Respubliko Ĉinio kaj la Federacio de Rusio pri Kunlaboro en Ambaŭgajno kaj pri Profundigo de Tutamplekse Strategia Partnereco en Konkordo. La deklaracio elmontras la starpunkton de la du ŝtatoj pri strategia kunlaboro kaj gravaj internaciaj problemoj.

La deklaracio diras, ke la du partioj opinias, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio jam atingis altan nivelon senpredecencan kaj starigis ekzemplon por harmonia kunekzistado inter grandaj ŝtatoj, kio ludas grave stabilan rolon por la paco kaj sekureco de la mondo kaj regiono. Plue evoluigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio konformas al la radikaj interesoj de la du ŝtatoj kaj la duŝtataj popoloj.