Malfermiĝis la 5a monda forumo pri ĉinologio
  2013-03-23 17:31:30  Xiong Linping

La 23an de marto la 5a monda forumo pri ĉinologio malfermiĝis en Ŝanhajo. Ĝi daŭros du tagojn. La ĉeftemo de tiu ĉi forumo estas "Ĉina Modernigo: Vojo kaj Perspektivo". En ĝi partoprenas pli ol 240 fakuloj el pli ol 20 landoj kaj regionoj kaj kune diskutas pri ĉina evoluado kaj pri tio, kiel Ĉinio ekzistas kun la mondo.