Xi Jinping renkontiĝis kun Alexander Medvedev
  2013-03-24 14:37:40  Xiong Linping

La 23an de marto, en Moskvo, ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa ĉefministro Alexander Medvedev.

Xi Jinping montris, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio elportis la internacian ŝanĝiĝon de ventoj kaj nuboj kaj progresis rimarkinde. La du landoj estis ĝustaj en la traktado kaj planado pri la dulandaj rilatoj, kaj la politikoj kaj rimedoj estis efikaj, ĉio ĉi tio firme fundamentis bazon por la longa disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Nuntempe al la internacia situacio okazas profunda kaj kompleksa ŝanĝiĝo, Ĉinio kaj Rusio des pli bezonas fortigi la tutamplekse strategian kunlaboran partnerecon.