Malfermiĝis la memordomo de la Sesa Tutlanda Kongreso de KPĈ en Moskvo
  2013-03-24 14:37:40  Xiong Linping

La 23an de marto Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ŝtatprezidanto, ĉeestis al la malferma ceremonio por la memordomo de la Sesa Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj en ĝi partoprenis ankaŭ Olga Golodets, rusa vicĉefministro.

Okaze de la ceremonio, Xi Jinping faris gravan paroladon. Li diris, ke 85 jarojn antaŭe, ĉe plej malfacila momento de la ĉina revolucio, pli ol 140 reprezentantoj de la Komunista Partio de Ĉinio el diversaj lokoj de Ĉinio, spitante al akvoj kaj montoj, alvenis Moskvon kaj tie partoprenis en la Sesa Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. En la konstruo kaj evoluo de la partio, en la ĉina revolucio, kaj en la naciliberiga afero de la ĉina popolo, la Kongreso ludis gravan rolon. Xi Jinping emfazis, ke konstrui la memordomon de la Sesa Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio ĝuste estas por memori la historion, heredi kaj disvolvi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Rusio, kaj akceli fratecon de la du landoj en ĉiuj generacioj.