Xi Jinping intervidiĝis kun Valentina Matviyenko
  2013-03-24 16:47:45  Xiong Linping

La 23an de marto, en Moskvo, ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Valentina Matviyenko, la prezidanto de la Rusa Federacia Komitato.

Xi Jinping montris, ke li kaj Putin unuanime decidis transformi la avantaĝojn de la altnivele politikaj rilatoj inter la du landoj en efektivajn fruktojn, por ke ili servu al la celoj kune faritaj de la du landoj. La interkomuniko kaj kunlaboro de la dulandaj leĝdonaj organoj estas grava parto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. La du landoj establis mekanismon interkomunikan kaj kunlaboran, gvidatan de direktantoj de la leĝdonaj organoj. Li esperis, ke la dulandaj leĝdonaj organoj povos pliprofundigi interkomunikadon kaj proponi rimedojn por disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.